El Pobo de Dueñas
El Pobo de Dueñas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19326 | ||
Retpaĝaro | retejo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 47′ N, 1° 39′ U (mapo)40.7762278-1.6500158Koordinatoj: 40° 47′ N, 1° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 260 m [+] | ||
Areo | 55,28 km² (5 528 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Pobo de Dueñas [+] | |||
El Pobo de Dueñas estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 100 loĝantoj sur areo de 55,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,8 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas pobanos respektive pobanas.
Situo
[redakti | redakti fonton]El Pobo de Dueñas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la plej orienta pinto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1260 m super marnivelo; je 162 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°46′34″N 1°39′00″Ok. Najbaras la municipoj Tordellego, Morenilla, Hombrados, Odón, Blancas, El Pedregal kaj Setiles.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2,289 loĝantoj en 1950 al 126 en 2016, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Pobo de Dueñas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe El Pobo de Dueñas kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 100 en 2023.
En novembro 2008 oni inaŭguris inter la municipo de El Pobo kaj tiu de Hombrados la Ventoparkon de Caldereros, kun 16 ventogeneratoroj kiuj produktas 37,8 MW de elektro.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. En la vilaĝo estas etnografia muzeo kie troviĝas diversaj utilaĵoj uzitaj de la lokanoj antaŭ jardekoj.